La sorĉmajstro aĝa fine iris for el hejmo sia! La spiritojn nun rutine regos mi per vort' magia. Lernis mi la vortojn, artojn de la Sci', nun per spiritfortoj mem miraklos mi. Iru, venu, plue, plue, ke dikflue kaj laŭcele akvoj fluu, kaj ke plenu la banujo abundŝvele! Balail' maljuna, venu! Vestu vin, jen la ĉifonoj! Longe servis vi, nun penu min obei, laŭ ordonoj! Kapo kresku sure, sube kruroj du, kun sitelo kure marŝu al la flu'! Iru, venu, plue, plue, ke dikflue kaj laŭcele akvoj fluu, kaj ke plenu la banujo abundŝvele! Jen, al bord' ĝi kuras salte! La river' jam atingita! Venas ĝi kaj plu senhalte kuras post la verŝ' subita! Duan fojon venas ŝvelas la banuj'! Hu, la vazoj plenas, eĉ tro plenos tuj. Ĉesu kuro! Superflua estas plua akvoporto! Ha, sed kio?! Ve, teruro! Mi forgesis ja pri l' Vorto! Ho, pri l' vorto sorĉopova: ke ĝi estu kiel iam. Jen ĝi ree! Ke l' malnova balailo estus vi jam! Sed ĝi portas plue, verŝas ĝi sen fin'! Ve, cent fluoj brue ĵetas sin sur min. Tion ĉi mi ne eltenos, mi ĝin ĉenos! Ve, perfido! Mi komencas treme timi! Kiaj vangoj, kia rido! Ido de l' infera gento! Dronu do la dom' sufoke? Super sojloj, jen, torento jam kuregas ĉiuloke! Balail', fripono! Surda por la pet'! Nulo krom bastono! Estu jam kviet'! Ĉu eĉ spite ĝi ne haltos? Mi alsaltos, ĝin atakos! Aĉa ligno, vin subite en du partojn mi dishakos! Jen ĝi venas, ree portas! Hu, mi ĵetas min atake! He, koboldo, nun vi mortas! L' akra klingo trafas krake! Ha, bonega trafo! Tranĉis ĝi en mez'! Ho, esper' de l' savo! Spiras mi sen pez'! Ve, terure! Ambaŭ partoj post eksaltoj servi pretas, kaj jam kuras rapidkrure. Altpotencoj! Vin mi petas! Kia kuro! Per malseko ŝtupoj dronas, ĉambroj plenas! Abomena inundego! Helpon, Majstro! Jen — li venas! Estro! Eksufokis min danĝero, ve! Mi spiritojn vokis kiel peli re? Balailo! Al angulo! Ĉio: nulo! Spirit-fortoj! Vin alvoku por utilo nur la Majstro per sorĉvortoj! |